Redaktilo de aŭskultada testo-printaĵo

Tiu ĉi ilo disponeblas en la menuo Dosiero. Uzu ĝin por krei aŭskultadajn testojn por printi sur papero. Solfege produktos du versiojn de la dokumento: unu por la studontoj kompletigi, kaj unu kun la korekta respondo jam skribite.

La butono Aldoni ŝprucos menuon kun ĉiuj ekzercoj de la aktiva lerno-arbo el kiuj tiu ilo povas krei ekzercojn: la ekzerco-moduloj idbyname, melodicinterval kaj harmonicinterval. El leciondosieroj skribitaj por la modulo idbyname, nur la muzik-objektoj chord, rvoice kaj voice estas subtenataj.